Renkontu Lokajn Esperantistojn

Jen kelkaj Esperantistoj en nia regiono.  Tiuj kiuj aperas tie ĉi loĝas en la areo de Vaŝingtono, DK, kaj konsentis esti kontakteblaj pere de tiu ĉi retejo.  Ne ekzistas angalingva verzio de tiu ĉi paĝo, ĉar kompreneble ni volas uzi Esperanton!  Ni metis la profilojn laŭ alfabeta ordo de la familia nomo.  Ekkonu nin individuale!

———————————————————————————————————————————

David Dougherty
David DOUGHERTY

Plena Nomo: David DOUGHERTY
Kiam mi Esperantiĝis?: 2005
Loĝloko: Rockville, Maryland
Naskiĝurbo: Vaŝingtono, DK
Profesio: Mi laboras en registara informcentro pere de telefono.
Hobioj kaj Interesoj: Fremdaj lingvoj kaj kulturoj, vojaĝado, komputiloj,
literaturo, fotografio, historio.
Retpoŝtadreso: dave(ĉe)daviddougherty.net
Blogoj: http://www.ipernity.com/home/david_dougherty (en Esperanto)
Retpaĝo: http://www.daviddougherty.net
Parolataj lingvoj: la angla, la germana, la franca, la japana iom, kaj
Esperanto.

Pri mi: Dum mia tuta vivo mi havis grandan intereson en fremdaj lingvoj kaj kulturoj.  Mi estas vojaĝinta en proksimume 14 landoj ĝis nun, kaj mi ankaŭ studis en Germanio dum unu jaro, kaj loĝis en Japanio dum tri jaroj, kie mi instruis la anglan lingvon al infanoj.  Kiam mi lernis Esperanton, mi fasciniĝis kun la fakto ke Esperanto povas esti tiom facila, sed ankoraŭ fleksebla kaj eleganta.  Mi uzis Esperanton kiam mi vojaĝis al Armenio, kaj en kelkaj kongresoj kaj aliaj, pli malgrandaj aranĝoj en Usono kaj Kanado.  En 2011 mi partoprenis en la Universala Kongreso en Kopenhago, Danio.  Mi studis germanan literaturon en la universitato, kaj mi ankaŭ ege ŝatas legi pri historio kaj politiko.  Mi ankaŭ ege ŝatas uzi teknologion kaj la interreton (mi kreis tiun ĉi retejon), por plifaciligi la vivon kaj havi kontakton kun homoj en la tuta mondo.  Mi ankaŭ ŝatas viziti turismajn lokojn en mia regiono, kaj esplori naturon (montoj kaj parkoj).  Mi pli frue laboris en biblioteko, kaj mi ankaŭ tre ŝatas esplori bibliotekojn kaj legi librojn.  Se vi volas ekkoni Vaŝingtonon, mi invitas vin kontakti min!

———————————————————————————————————————————

Plena nomo: Ralph DUMAIN

Pri mi: Esperantisto ekde ĉ. 1968. Studis en hejmurbo (Buffalo, sole, kun amiko, & kun instruinto Ed Lindberg), poste ĉe Brattleboro, Vermont (School for International Training, 1975), & en Kanado (Barrie, Ontario) kun eminenta verkisto William Auld. Gajnis plej altnivelan rangon en ekzameno de Kanada E-o Asocio en 1976 (Toronto). Partoprenis kelkajn ELNA-Kongresojn ekde 1975. (ELNA = Esperanto-Ligo por Norda Ameriko: nun Esperanto-USA.) Partoprenis prelege ĉe kunsido pri Esperanto & sociolingvistiko en 1977 (ELNA-Kongreso, Vaŝingtono), kun socilingvisto Roger Shuy k.a. Aktivis estrarane en Esperanto-Societo de Vaŝingtono de 1987-ĉ. 1992 (redaktis bultenon, 1987).

Kunfondis ATEO-n en 1987, redaktis revuon Ateismon 1988-1992. Publikigis plejparte forgesindajn eseojn, poemojn, raportojn, ktp. en diversaj revuoj inter 1987 & 1995 (Literatura Foiro, Monato, Sennaciulo, La Klancerkliniko, Latinamerika Memuaro). Literatura Foiro reeldonis mian eseon pri la Praga Skolo en libroforma esearo. Kunlaboris kun fakulo sovetologia pri lingvoplanado en Sovetunio. Tradukis iom inter Esperanto & la angla.

Aperis mia eseo “William Blake 250-jara: Memor-festa Omaĝo” en Kontakto, n-ro 222 (2007: 6). (Malneto troveblas miareteje.) Aperis mia traduko de “Buboj” de LeRoi Jones/Amiri Baraka en Sennaciulo, 2010, n-ro 3/4. Aperis mia nekrologa eseo “Emanuel ‘Manny’ Fried (1913–2011): Heroo de la Laborista Klaso” en Sennaciulo, 2011, n-ro 7/8.

La 25an de majo 2010 dissendiĝis intervujo ĉe tutlanda radiostacio Nacia Publika Radio—“Marking The Centennial of Esperanto Creator’s Visit”—kiu atingis ĉ. 12 000 000 aŭskultantojn. Prelegis pri “Esperanto, Washington, and the World in 1910” / “Esperanto, Vaŝingtono, kaj la Mondo en 1910” ĉe la 58-a Landa Kongreso de Esperanto USA, la 30an de majo. Samkongrese deklamis miajn tradukojn de poemoj de William Blake en poezia rondo. Resumis mian prelegon podkaste ĉe Think Twice Radio: 6/7/10 Centennial of the International Esperanto Congress of 1910 in Washington DC.

La 15an de decembro 2010 prelegis ĉe Zamenhof-Simpozio ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kun Esther Schor, filmverkisto Sam Green, Humphrey Tonkin, kaj surpriza apero de George Soros.

En 2011 aperis en dokumenta filmo pri Esperanto fare de studento Israt Pasha: Esperanto: The One Who Hopes.

Profesie aŭ amatore starigis, prilaboris aŭ reorganizis kelkajn retejojn. Mem havas du retejojn kaj kvar blogojn. Esperantaĵojn aliru per retgvidilo Esperanto & Interlinguistics. Mia Esperanto-blogo estas Ĝirafo.

Aktuale aktivas loke kaj interrete. Plej interesas min dokumentado de historio kaj kulturo de Esperanto.

———————————————————————————————————————————

David Gaines
David GAINES

Plena Nomo: David GAINES
Kiam mi esperantistiĝis?: 1977
Loĝloko: Rockville, MD
Naskiĝurbo: Stamford, CT
Profesio: Komponisto, besto-aktivulo, maldekstristo.
Hobioj kaj interesoj: Muziko; furoj, ĉinĉiloj, musoj kaj aliaj malgrandaj bestoj; veganismo; socialismo; lingvoj; bazpilko kaj hokeo (de kampo, ne glaco).
Retpoŝtadreso: www.davidgaines.org/contact-network/
Blogoj: davidgainesmusic.blogspot.com
Retpaĝo: www.davidgaines.org (Angla), www.ipernity.com/home/davidgainesmusic (Esperanto)
Parolataj lingvoj: Esperanto, angla, hispana, portugala….diversaj eroj de kelkaj aliaj (itala, ĉeĥa, slovaka, bulgara, rusa, araba, hebrea)

———————————————————————————————————————————

E. James LIEBERMAN
E. James LIEBERMAN

Plena Nomo: E. James LIEBERMAN
Kiam mi Esperantiĝis?: 1954
Loĝloko: Potomac, Maryland
Naskiĝurbo: Milwaukee, WI
Profesio: Psikiatro, emerita; aŭtoro (Acts of Will: The Life and Work of Otto Rank, k.a.).
Hobioj kaj Interesoj: Muziko–violonĉelo; pac-agado; ŝakludo; historio de psikoterapio.
Retpoŝtadreso: ejl(ĉe)gwu.edu
Retpaĝo: http://www.ottorank.com
Parolataj lingvoj: la angla, Esperanto; iome la germana.

Pri mi: Esperanto trafis min dum adolesko per internacia poŝta ŝakludado. Ludanto el Finlando (nomo: Visanko) ofertis korespondi en la Finna, Sveda, Germana, aŭ en Esperanto. Ĉar mia patrino studis la Germanan en la lernejo kaj la Jidan hejme, ŝi tradukis helpe, sed la kapablo de Visanko humiligis min. Dum mia unua vizito eksterlanda (19-jara), en Pariza junul-gastejo mi renkontis biciklanton el Zagreb kiu informis min pri Esperanto kaj, ĉar mi emis viziti Jugoslavion, donis al mi kontakt-informon pri Vlasta Ursic, tradukistino. Inter ŝiaj kvin lingvoj estis Esperanto kaj la angla. Jen mia feliĉa enkonduko al la Internacia Lingvo. Per ŝi mi poste renkontis Marjorie Boulton en Anglujo. Leginte instru-libron surŝipe hejmen, mi pensis ke io grava mankas en la lingvo, ĉar post 60 jaroj ĝi ne iĝis universala dua lingvo. Tamen, en 1957 mi vizitis UK-on en Francio kie la praktika kaj bela uzado de Esperanto konvinkis, ke la manko ne estas en Esperanto, sed en ni, la homoj.

Mi partoprenis E-aferojn en Oakland kaj San Francisco depost tiam. Cathy kaj Bill Schulze, Bill kaj Lusi Harmon kaj la somera kurso (S.F. State) inspiris min. Mi partoprenis UK-ojn en Portland 1972, Rejkjavik 1977, kaj Pekino 1986, laboris en ELNA (nun Esperanto-USA), kaj helpis starigi landajn kongresojn trifoje ĉi tie: (1966 U. Maryland, 1987 Georgetown U.; 2010 Bethesda/DC). Verkis enkondukon al La Profeto (K. Gibran, tr. de Roan Orloff Stone); kunfondis Esperantic Studies Foundation kun Humphrey Tonkin kaj Jonathan Pool (1968). Nin mi instruas iomete per poŝto kaj Skype. Eseo “Zamenhof Psikologie” aperis en La Arto Labori Kune, UEA, 2010.

———————————————————————————————————————————

Daniela Power
Daniela POWER

Plena nomo: Daniela Deneva POWER
Kiam mi esperantiĝis: 1974
Loĝloko: Columbia, Maryland
Naskiĝurbo: Trjavna, Bulgario
Profesio: Geofizikisto kaj instruistino pri matematiko.
Hobioj kaj interesoj: Muziko, artoj, vojaĝado, historio kaj
geografio, popola dancado.
Retpoŝtadreso: power(ĉe)dtm.ciw.edu
Parolataj lingvoj: bulgara, angla, Esperanto, rusa

Pri mi: Mi eklernis Esperanton en 1974 en Sofia Universitato paralele kun mia studado en la Fizika fakultato kaj ekparolis ĝin post tri monatoj dum la Internacia Arkeologia Tendaro ĉe Nigra Maro.  Esperanto estiĝis fenestron al la vasta mondo por mi kiel la nura ebleco viziti aliajn ŝtatojn krom orienteuropajn kaj ilo por kultura intershanĝo.  Mi doktoriĝis pri sismologio en 1983 kaj laboris en la Geofizika Instituto de la Bulgara Akademio de la Sciencoj.  Ekde 1990 mi laboras en Instituto Karnegi en Vashingtono, DK kaj instruas matematikon en Columbia, Marilando.  Mi vizitis 54 landojn en Europo, Norda kaj Suda Amerikoj, Azio.  En 2010 aperis mia libro “Kun Esperanto (kaj sen) tra la mondo” pri la naturo, historio, kulturo kaj loĝantaro de 22 landoj.  Krome en 1990 aperis Esperante mia scienc-populariga libro “Tertremoj – ĉu enigmo?”.  Mi partoprenis 8 Universalajn Kongresojn; prelegis en la  Internacia Kongresa Universitato de UK en Vankuvero kaj Pekino.  Laborante por la UK en Varno en 1978 mi renkontis la KKS Charles Power (“Karl Pov”), mia edzo ekde 1990 kaj kialo por translokiĝi al Usono.  Vaŝingtono, DK estas fascina internacia urbo por ĉiu larĝmensa persono kaj mi ĝuas la bonŝancon esti parto de la loka grupo de Esperantistoj.

———————————————————————————————————————————

Plena Nomo: James RYAN

Kiam mi esperantistiĝis: 1968
Loĝloko: Alexandria, VA
Naskiĝurbo: Pasadena, CA
Profesio: Specialisto pri publikaj aferoj por usona registara instanco
Hobioj kaj interesoj:   Tro multaj por listigi ĉi tie, sed ekzemple verkado; legado; lingvoj; politiko kaj registaroj; vojaĝado; kantado kaj ludado de basgitaro
Retpoŝtadreso: quillpower@verizon.net
Parolataj lingvoj: Esperanto, angla, germana, hispana, kaj iom da la japana kaj franca, hebrea, rusa … kaj la mezepoka angla!

Pri mi:  Mi havis multajn interesojn en mia vivo, sed la plej konstante riĉa kaj valora estis Esperanto kaj miaj trezoraj spertoj per ĝi.  Mi estas aktiva esperantisto ekde tre juna aĝo en Kalifornio kaj prezidanto de ESW depost 1992.  Mi uzis Esperanton sukcese por vojaĝado kaj amikumado en Japanio, Koreio, Britio, Irlando, Francio, Belgio, Germanio, Pollando, Nederlando, Peruo kaj multe en Ukrainio, kie mi parolis al la kieva kaj jalta gazetaroj (inkluzive de televidstacioj) pri Esperanto en gazetaraj konferencoj.  Mi partoprenis unu el la plej malgrandaj Universalaj Kongresoj – Portland, Usono en 1972 – kaj la plej grandan, la jubilean kongreson en Varsovio en 1987.

Mi estis instruisto de la angla lingvo tri jarojn en Japanio kaj tie studis la japanan lingvon kaj la batalarton aikido ĉe la lernejo de (tiam) estonta kinstelulo Steven Seagal!  Mi estis kvarfoja ĉampiono ĉe “Jeopardy!” sed nek unu demando temis pri Esperanto!  Mi vizitis 34 landojn en mia vivo – ne sufiĉe.  Mi havas peruan edzinon kiu nun tro baraktas lerni nian frenezan anglan lingvon por esperantistiĝi, sed estonte, kiu scias?