Niaj Renkontiĝoj

Usona flago---US flagRead this page in EnglishUsona flago--US flag

La kafejo, kie ni renkontiĝas--The coffee shop where we meet

La kafejo, kie ni renkontiĝas--Cosi sur Kapitolo-Monto.

Ni normale renkontiĝas unufoje ĉiumonate en loka kafejo.  Tio ĉi nomiĝas nia “Kafkuniĝo”. Ni tutsimple renkontiĝas, trinkas kafon, manĝas, kaj  parolas Esperanton.  Ĉiuj Esperantistoj estas bonvenaj, kaj spertuloj kaj ankaŭ komencantoj.  Ankaŭ ĉiuj novuloj kiuj interesiĝas pri niaj lingvo kaj kulturo, aŭ kiuj havas demandojn aŭ volas ricevi pli da informoj, estas bonvenaj.

Niaj kafkuniĝoj estas en la mezo de Vaŝingtono, sur Kapitola Monteto, en la kafejo “Cosi”.  Ĝi estas proksima al Metro-stacio “Capitol South” sur la Oranĝa kaj Blua Linioj.  La plena adreso estas: Cosi (Capitol Hill), 301 Pennsylvania Ave. SE, Washington, DC 20003.  Normale ni renkontiĝas unu dimanĉon monate je la 14.00-a (je la dua posttagmeze).  Foje la dato   ŝanĝiĝas, sed vi ĉiam vidos la daton de la venonta renkontiĝo ĉi tie en nia evento-kalendaro.  En tiu ĉi kalendaro vi trovos niajn aliajn eventojn ankaŭ.

Jen informoj kiel atingi nian renkontlokon.  Ni ĝojos vidi vin tie!

Map of Location--Lokomapo

Nia Renkontiĝloko