Read this page in English
(Foto donita de Jim Ryan.)
Mi volas etendi mian personan bonvenigon al la mirinda mondo de Esperanto, kaj ĝenerale kaj ĉi tie en la nacia ĉefurbo. Ĉi tiu belega kaj genia lingvo kaj ĝia abunda kulturo pliriĉigas la vivojn de ĉiuj kiuj eltrovas ilin. La lingvo mem plaĉas al la menso per sia genia konstruo, al la koro per sia esenca idealismo kaj al la orelo per sia belsoneco.
Esperanto eligas la plej bonon en homoj, kaj vi eltrovos ĉi tion ankaŭ dum vi akiras novajn amikojn tutmonde per ĉi tiu internacia lingvo. Vaŝingtono mem estas urbo kiu enkorpigas la naskiĝon kaj evoluadon de aŭdacaj novaj ideoj. Estis ĉie tie apud la Potomako kie la fondintoj de nia nacio plantis ĉefurbon de lando kiu pruvos ke moderna nacio ja povos travivi kaj prosperi kiel demokrata respubliko – kiam la plej multaj ekspertoj asertis ke tio ne povas esti!
Esperanto estas alia kuraĝa, idealisma movado kiu defias multajn antaŭjuĝojn, missupozojn kaj skeptikulojn dum sia kampanjo por plibonigi la mondon kaj plialtigi la homaron. Kaj kompreneble Vaŝingtono estas unu el la plej internaciaj urboj en la mondo. Kaj do, kiu pli bona loko por Esperanto ol Vaŝingtono?
Ni plezure antaŭvidas bonvenigi vin kiel gaston, amikon, kaj/aŭ novan membron de nia esperanta komunumo.
Jim Ryan
Prezidanto
jamesviii(at)earthlink.net


