Read this page in English
(Fotisto nekonata, historia foto.)
Esperanto estis inventata en la jaro 1887 de talenta homama intelektulo, Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiu mem havis tre internacian genealogion — li estis germandevena judo loĝanta en la nuntempa Pollando (tiam cara Rusio), apud la landlimo de Litovio, edukiĝinta en la litova juda tradicio.
En lia hejmurbo de Bialistoko kvar denaskaj lingvoj — la pola, la rusa, la germana, kaj la jida, konkuris por loka supereco, plimalbonigante la jam fortajn maltrankvilecon inter la etnaj grupoj. Do Bialistoko estis perfekta mikrokosmo de la mondo kiun Zamenhof volis helpi resanigi.
Zamenhof inspiriĝis krei facilan, logikan duan lingvon kiun ĉiuj povus lerni kaj uzi profite. Kiam li aĝis 27, lia projekto pretis esti montrata al la mondo. La nova lingvo kreskiĝis rapide, kaj ekde la jarcentŝanĝiĝo jam havis internacian sekvantaron. En la jaro 1905 la movado estis preta por ĝia unua internacia kongreso — kiu iĝis ĉiujara evento.
Malgraŭ la regresoj de du mondmilitoj kaj la obstakloj de naciismo kaj skeptikismo, Esperanto kontinuas progresadi. En la jaro 1987 la plej granda grupo de Esperantistoj en la tuta historio kuniĝis en Varsovio por festi la centjariĝon de la lingvo. Hodiaŭ tutmonde parolas kaj ĝojas tiun ĉi genian lingvon milionoj da homoj.


