Interretaj Sociaj Retoj por Esperanto

Usona flago---US flagRead this page in EnglishUsona flago--US flag

Socia reto--Social network

Socia reto.

(Avizo:  Tiu ĉi foto estis farita de Brian Solis, sub tiu ĉi licenco.)

Jen retejoj, kie vi povas trovi aliajn Esperantistojn, blogi, skribi mesaĝojn, kaj pli.  Ne ĉiam sole por Esperantistoj, ĉi tiuj retejoj taŭgas por Esperanto kaj allogas multajn Esperantistojn.

  1. http://www.ipernity.com .  Probable la plej aktiva nun.
  2. http://www.orkut.com .  Ne tiom aktiva nuntempe sed kelkfoje utila.
  3. http://tribe.net/welcome .  Tribo.
  4. http://esperantistoj.com .  Esperantujo, parto de la Ning-reto.  Tiu ĉi socia reto estas tre nova, kaj specife agordita por Esperanto, kun Esperanto-interfaco.
  5. http://esperanto.com .  Esperanto.com .  Tiu ĉi socia reto estas eble la plej nova por Esperanto, kun Esperantlingva interfaco kun multaj diversaj opcioj kaj funkcioj.
  6. http://secondlife.com .  Second Life (Esperante, Dua Vivo).  Tio ĉi estas virtuala realeca mondo, kiu nun havas kreskiĝantan Esperantlingvan membraron.  Tie oni renkontiĝas unu la alian, kaj voĉlegas Esperantan literaturon kaj instruas Esperanton.  Rigardu ĉi tien por vidi montron de la uzado de Esperanto en Dua Vivo.  Legu ankaŭ la blogon de la Esperanto-Komunumo de Dua Vivo (nur en Esperanto).  Se vi jam havas Duan Vivon, vizitu Esperanto-Landon, la landon, kiun la Esperanto-komunumo tie posedas.  Ankaŭ vizitu ilian ĉielskatolon (skybox) (ĉi tiuj ligiloj nur funkcias, se vi jam instalis Duan Vivon).