Read this page in English
(Avizo: Tiu ĉi foto estis farita de jam343, sub tiu ĉi licenco.)
-Mi jam finis mian Esperanto-kurson. Aŭ mi lernis iomete, kaj volas provi uzi ĝin. Kie mi povas uzi la tielnomitan “Internacian Lingvon”?
-Trovu lokan grupon. Se tio ne eblas, iru al la Interreto!
- http://www.lernu.net havas eble la plej aktivan Esperanto-babilejon nuntempe.
- http://chatonic.com estas tute nova kaj bonkvalita retpaĝo kun kelkaj Esperantlingvaj-babilejoj. Vi povas babili per teksto kaj per voĉo, kaj eĉ uzi retkameraon ene de la babilejo.
- http://pp.kpnet.fi/jhii/sablo/ . La “Snifejo”. Tre simpla kaj relative aktiva babilejo.
- http://www.ludanto.org/babilanto/index.php . Ludanto-Babilejo. Ne tiom aktiva, sed oni povas ĉiam provi ĝin.
- http://www.skype.com . Senpaga Interreta telefonilo, uzata de multaj Esperantistoj en la tuta mondo.
- Se vi uzas IRC-on, la freenode-servilo havas la “##Esperanto”-kanalon.


