Historio kaj Agadoj de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono

Usona flago---US flagRead this page in EnglishUsona flago--US flag

Doktoro Zamenhof en la Universala Kongreso 1910 en Vaŝingtono, DK--Dr. Zamenhof at the World Congress 1910 in Washington, DC.

Doktoro Zamenhof ĉe la Universala Kongreso de 1910 en Vaŝingtono, DK.

(Historia foto, fotisto nekonata, el la retejo de Ĉina Radio Internacia.)

La Esperanto-Societo de Vaŝingtono (ESW) ekzistis jam ekde la komenco de la lasta jarcento, kiam usonanoj unue interesegiĝis pri la tute moderna kaj fascina ideo de internacia lingvo.  En la jaro 1910 la loka Esperantista komunumo gastigis la sesan Universalan Kongreson en Vaŝingtono.  Doktoro Ludoviko Zamenhof, la fondinto de la lingvo, ĉeestis kaj donis faman paroladon kiu komenciĝis per omaĝo al Usono, “Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas!”

Dum la jaroj ESW subtenis multajn diversajn agadojn por reklami por kaj subteni Esperanton en la nacia ĉefurbo, kaj ankaŭ subteni internacian kaj interkulturan komunikadon ĝenerale.  Tipa ekzemplo estis koncerto de grupo de Esperantistaj kantistoj el Slovenio (kiun la aŭstria ambasadoro al Usono ĉeestis).

Je alia memorinda okazo ni havis mongolstilan bankedon por bonvenigi japanan gaston kaj lian ĉinan edzinon, kiun ĉeestis ankaŭ argentino, peruano, vjetnamano, kubano, du bulgaroj, unu israele edukita usonano kun lia ĉina edzino, kaj kelkaj aliaj usonanoj de diversaj devenoj — kun tiom internacia ĉeestantaro, vi povas ja imagi kiom fascina estis la konversacio dum tiu tuta vespero, kaj tute en Esperanto!  Ni ankaŭ okazigis similan eventon por bonvenigi vizitantan aŭstralianon kaj lian korean edzinon.

Antaŭnelonge pluraj el niaj klubanoj marŝadis en parko Great Falls, kiun Zamenhof mem vizitis, kiam li estis tie ĉi en la jaro 1910.  Legu pri niaj lastatempaj agadoj.

Tiaj internaciaj renkontiĝoj, tipaj en la Esperanto-komunumo, estas unu el la plej grandaj bonaĵoj de scipovi tiun ĉi fascinan lingvon.  Ni bonvenigis esperantistajn gastparolantojn de la tuta mondo, kaj ni ankaŭ gvidis grupdiskutojn pri Esperanto en lokaj bibliotekoj.  Ni ankaŭ foje ofertis klasojn en Esperanto por komencantoj kaj mezniveluloj.  En decembro 1995 ni prezentis programon ĉe la Usona Holokaŭsta Memora Muzeo.

Ĉiun decembron, Esperantistoj ĉie festas la naskiĝtagon de la fondinto kaj kreinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof, per bankedo per kiu ni ankaŭ festas la Semajnon de la Esperanta Libro.  Esperantistoj ĉiam ĝuas la naskiĝtagon de Zamenhof kiel sian propran version de la decembraj festotagoj, kiujn, en diversaj manieroj, multaj religioj kaj kulturoj festas la plej bonajn askpektojn de la homa naturo.  Ĉiuj estas bonvenaj ĉe tiu ĉi ĝoja evento.  (Foje ni okazigas nian bankedon pli malfrue, en januaro aŭ frua februaro, ĉar decembro estas ofte tro plenokupata monato por ĉiuj).

Ĉu plaĉus al vi lerni Esperanton kaj partopreni en kelkaj da tiuj ĉi agadoj?  Ĉu vi deziras tutsimple renkontiĝi kun kelkaj Esperantistoj?  Venu al unu el niaj lokaj renkontiĝoj, kaj kontaktu nin!