Read this page in English
(Historia foto, fotisto nekonata.)
Esperanto estas unu de la plej bonaj ideoj de la mondo — inspirita sintezo de kelkaj grandaj lingvoj, kun regula gramatiko kaj prononcado, kiu povas servi kiel komuna lingvo por la tuta homaro.
Lingvistoj taksas ke oni povas ellerni Esperanton en frakcio de la tempo bezonata por ellerni iun nacian lingvon. La kialoj estas multaj:
- Unu litero, unu sono — ĉiu litero ĉiam prononciĝas en la sama maniero. La akcento ĉiam estas je la antaŭlasta silabo. Estas neniom daesceptoj. Tio ne nur faciligas la lernadon de Esperanto, sed la lingvo ankaŭ sonas tre agrable. Ekzemple, la poemo de Edgar Allen Poe “La Korvo” sonas eĉ pli hante bela en Esperanto ol en la angla. (Venu al unu el niaj renkontiĝoj por aŭdi ĝin de ni).
- La vortoj de Esperanto devenas de multaj gravaj lingvoj por
plifaciligi la lernadon — parolantoj de malsamaj lingvoj ĉiam trovas
multe da vortoj kiujn ili facile povas rekoni. - La gramatiko de Esperanto estas la plej facila kiu eblas. Ĝi
baziĝas sur nur 16 reguloj — ankaŭ sen ekceptoj. Ekzemploj de tiuj ĉi
reguloj estas:- Gramatikaj specoj de vortoj indikiĝas per terminaĵoj. Ekzemple, ĉiuj nomoj terminas en “o”, adjektivoj en “a”, adverboj en “e”, ktp.
- Esperanto uzas bone organizitan sistemon de afiksoj — interŝanĝeblaj prefiksoj kaj sufiksoj kiuj malpligrandigas la kvanton da vortoj kiujn oni devas lerni.
