Fama estontecologo diris al vaŝingtonaj Esperantistoj la 16-an de decembro ke la mondlingvo kiun ili subtenas havas unikan ŝancon fariĝi kerna parto de la estonteca mondo kiu jam estas progresanta.
DAVID PEARCE SNYDER estis la gastparolanto de la ĉiujara bankedo de Zamenhof-Tago de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono. “Ni estas en la estonteco ĝuste nun,” diris Snyder, kiu aperis televide je “Nightline” de ABC News, “Today,” CNN kaj MSNBC. “Kaj ni ĉiuj estas estontecologoj,” Snyder diris en lia parolado titolita “Bonvenon al la Nova Normala,” kiu donis superrigardon de estontecologio, referante al vasta gamo de pensuloj kiel Locke, Newton, von Neumann, Teilhard de Chardin kaj Kurzweil.
Snyder diris ke la mondo, kie ĝi estas nun, kaj kien ĝi iras, donas al Esperanto la ŝancon ludi gravan rolon. Snyder citis studon de la Fonduso Pew kiu konfirmas ke retumado baldaŭ estos, se ĝi jam ne estas, ĉe la ĝusta kerno de ekzistado en la 21-a jarcento. Retumado, li diris, estas kiel ni vivos en mondo informata de la Interreto. Tio signifas ke monda lingvo kiel Esperanto – kies esto ĝuste temas pri etendado kaj komunikado – devus esti tute ĉehejme en la nova mondo.
Ekzemple, Snyder diris, Esperanto povus esti utila kiel la rimedo per kiu la indiĝenaj popoloj de la mondo uzas la Interreton por komunki kaj kunlaboro – sen submetiĝi al lingvoj aŭ kulturoj de plimultoj. “Esperanto povus kapti tiun avantaĝon antaŭ la cetero de la mondo” plenumante tiun bezonon, li diris.
Snyder multfoje revenis al la temo de komplekseco, kiun, li diris, John Locke difinis kiel aferojn kiuj spitas homan komprenon – almenaŭ por nun. Li sugestis ke Esperantistoj levu la demandon: ĉu kompreni kompleksan mondon estas pli facile en Esperanto?
La plimulto de estontecologoj, li diris, konsentas ke kulturaj konfliktoj estas inter la plej grandaj defioj hodiaŭ. Esperanto, kompreneble, ŝuldas sian naskiĝon al la pasio de Zamenhof kaj aliaj por sanigi kulturan malpacon.
Vigla diskutado sekvis pri la multaj manieroj en kiuj Esperanto jam pruviĝis utila kiel kondukilo, inkluzive de kiel ponto inter maŝinaj tradukiloj. Ni ankaŭ diskutis la jam imponan ĉeeson de Esperanto sur la Interreto, sed konsentis ke ĝi povas kaj devus esti pli granda.
Snyder ankaŭ sugestis ke Esperantistoj eble faru prezentadon al kuniĝo de estontecologoj: “Esperanto – la Lingvo de la Estonteco?”


Bonege! Tre interese!
Gratulojn!