BONE KONATA ESTONTECOLOGO PAROLOS PRI LA ROLO DE ESPERANTO EN LA
“NOVA NORMALA,” RETIGITA MONDO DE MORGAŬ
Saluton al geamikoj de Esperanto! Vi estas kore invitataj al nia
bankedo por honori Esperanton kaj ĝian fondinton, Ludovikon Lazaron
Zamenhof:
DATO: Dimanĉon, 16. Decembro 2012
TEMPO: La 7-a horo ptm
LOKO: Restoracio “Burma,” 740 Sixth Street, NW, iomede sude de H-
Strato; 2-a etaĝo), ĉina kvartalo, Vaŝingtono
PREZO: Nur $20 po persono – oni ne povas ĝui pli bonan prezon por
luksa bankedo en Vaŝingtono! Ĉi tiu multplada birma vesper manĝo
inkluzivas aperivitivojn kaj vastan elekton de aziaj frandaĵoj kiel
ĉefpladojn. (Biero kaj vino estas kromkotizaj.) Se vi ankoraŭ ne
provis ĉi tiun frandindan kuirarton, demandu al iu esperantista amiko
kiu ja spertis ĝin, kaj poste certigu ke vi mem ĝuu la plezuron!
PROGRAMO: DAVID PEARCE SNYDER de la Monda Estonteca Societo, konsulta
estontecologo kiu komencis sian karieron en prognozado kun la Usona
Buroo de Popolnombrado en 1959; poste li servis kun la korporacio RAND
kaj gvidis longatingan planadon ĉe la IRS. Dum la lastaj 40 jaroj, S-
ro Snyder kaj lia reto de skanantoj monitoris kaj la presan kaj
elektronikan gazetaron por longatingaj tendencojn kaj prognozojn kiuj
respegulas estontajn ŝanĝiĝojn en la socio, la ekonomio, kaj
teknologio. Li verkis centojn da eldonitaj artikoloj kaj kunaŭtoris
kvin librojn pri la estonteco. De 1979 li estas Kontribua Redaktoro
de la magazino La Estontecologo.
Lia prezento, kun la titolo “Nun Eniranta la Estontecon: Bonvenon al
la Nova Normaleco,” enhavos “tujan antaŭludon” pri la sciebla
estontecon, montrante la ŝancojn kaj nepraĵojn kiuj frontos la homan
entreprenon, kaj esplorante la potencialan rolon de Esperanto kiel
pontlingvo por hiper konektata tuttergloba socio.
Kompreneble ni ankaŭ ĝuos esperantajn poezion, kantojn, novaĵojn kaj
konversacion. Ni instigas ĉiujn kunpreni siajn proprajn kontribuojn
al la programo.
BONVOLE SCIIGI Jim Ryan telefone (703-445-7008 aŭ 703-395-0036) aŭ
retpoŝte (jamesviii@earthlink.net). Tiuj kiuj regule ĉeestas estas
precipe petataj konfirmi sian ĉeestontecon aŭ sendi siajn bedaŭrojn
por ke ni povu sciigi la restoracion.