“ONI POVAS SURLUNIGI HOMON, SED…”
“…oni ne povas ripari mian plombaĵaron.”
“…oni ne povas aranĝi ke la aŭtobusoj funkciu ĝustatempe.”
“…la plejparto de la mondo ankoraŭ ne altetaksas aŭ uzas unu el la plej bonaj ideoj en la historio, Esperanto, tute antaŭ siaj okuloj.”
La forpaso de Neil Armstrong rememorigis min pri tiuj gurditaj plendoj – kvankaŭ tiu lasta plendo ne estas tiel gurdita kiel ĝi devus esti.
Ni memoras tiun mirindan tagon en 1969, unu el la lastaj el jardeko de mirindaj okazoj – kiam homo realigis la antikvan revon paŝi sur la luno.
Kelkajn tagojn poste, Ivo Lapenna, prezidanto de UEA, finis sian festparoladon en la inaŭguro de la 54-a UK en Helsinko per jenaj vortoj:
“La homo sukcesis meti sian piedon eĉ sur la dezertan surfacon de la luno. Mirinda kaj admirinda, aŭdaca kaj kuraĝa, epokfara evento, pri kiu fieras ne nur Usono, sed ni ĉiuj, ĉar ankoraŭfoje montriĝis, ke la homa intelekto kapablas atingi preskaŭ miraklajn venkojn super la naturo, utiligante ĝiajn leĝojn por siaj celoj. Devas veni la tempo, kiam tiu sama homo povos viziti apudan landon kaj kompreni sian najbaron; kiam la mastro de la mondo ĉesos esti surda kaj muta en fremdaj lingvaj medioj; kiam li povos kompreni kaj esti komprenata en kiu ajn anguleto de la terglobo.”
1969 ankaŭ estis la jaro en kiu la Interreto unue estis inventata, kvankam estis necesontaj pli ol du jardekoj ĝis kiam ĝi ekspodiĝos en la plej grandan fenomenon en la historio de monda komunikado. Oni povas imagi ke multaj ankaŭ mokis ĝian fondinton kaj liajn ambiciojn konekti la tutan mondon per tuttergloba reto de komputatoroj.
Zamenhof donis al la mondo potencialan “gigantan salton por la homaro,” en la frazo de Armstrong, antaŭ 125 jaroj. Eĉ ĝiaj naskiĝo kaj frua kreskado estis miraklo. Kaj ĝi antaŭeniradis depost tiam, kvankam per certaj, modestaj paŝoj pli ol saltoj. Ĝi jam estis fenomene sukcesa fariĝi la lingvo de unika kaj valorega monda kulturo.
Ja estos giganta salto por la homaro kiam la plej vasta mondo kaj ĝiaj gravaj institucioj kiel naciaj registaroj, publikaj lernejaj sistemoj, UN, kaj precipe EU akceptos kaj utiligos Esperanton ĝis ĝia plena potencialo.
Ĝis tiam, Esperantistoj, kiel NASA-inĝenieroj, devus persisti, ĝuante la projekton, sed laborante por la venonta miraklo.