Hanojo, la 1 an de Decembro 2011
Saluton!
Estimataj gesamideanoj de Vaŝingtona Esperanto-Societo,
Ni tre ĝojas scii, ke vi organizos Zamenhof-Tagon kaj invitos reprezentanton de la Ambasadejo de Vjetnamio en Usono partopreni. Koran dankon por tiu esprimo de bonvolo kaj amikeco. Ni bondeziras al vi plenan sukceson en la organizado de la Zamenhof-Tago. Ni esperas ricevi informon kaj fotojn pri tiu evento.
En Hanojo, ni organizos Z-Tagon je la 11a de decembro. Ni estas aktive preparantaj UK-97an okazontan venontjare en Hanojo, 2 tagojn post la Jubilea Tago por celebri la 125-an datrevenon de naskiĝo de Esperanto.
Estas la unua fojo, ke UK okazos en nia lando. La vjetnama popolo kaj la vjetnama esperantistaro estas tre gastemaj. Ni deziras bonvenigi vin en Hanojo, okaze de UK-97a.
Vi povas legi detalan informon en la sekvaj retpaĝaroj de Vjetnama Esperanto-Asocio:
1, Paĝo en la vjetnama: http://vea.vn/index.aspx
2, Retpaĝo en Esperanto: http://e.vea.vn/index.aspx
3, Retpaĝo pri la 97-a UK: http://www.97uk-hanojo.com/index.aspx
4, Retpaĝo de UEA pri la 97-a UK: http://uea.org/kongresoj/uk_2012.html
5, Pri Turismo de la 97-a UK 97 en Fejsbuko: https://www.facebook.com/TurismoUK97
6, La 97-a UK en Ipernity: http://www.ipernity.com/home/uk97hanojo
En nome de la Vjetnama Esperanto-Asocio
Prezidanto
Nguyễn Văn Lợi
ĐẠI HỘI QUỐC TẾ NGỮ TOÀN CẦU LẦN THỨ 97 SẼ DIỄN RA TẠI HÀ NỘI
Từ ngày 28/7 – 4/8/2011


i am esperantist of nepal i am planning to attain this programme som that kindly send me the information
anil